2020-04-26

Nord-Makedonio



Nord-Makedonio aŭ Nord-Makedonujo, en longa formo Respubliko Nord-Makedonio(makedoneРепублика Северна Македонија, Republika Severna Makedonija), estas ŝtato en Suda Eŭropo situanta en la Balkana duoninsulo. Ĝi estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991.
Република Северна Македонија
Republika Severna Makedonija
Respubliko Nord-Makedonio
Respubliko Makedonio, Respubliko Makedonujo
Detaloj
Detaloj
DetalojDetaloj
Nacia himnoDenes nad Makedonija
Europe-Republic of North Macedonia.svg
Bazaj informoj
ĈefurboSkopjo
Oficiala(j) lingvo(j)Makedona
Ĉefa(j) lingvo(j)makedona lingvoGeg-albana lingvoserba lingvoMeglenorumana lingvoarumana lingvo
Areo
 % de akvo
25 713 km²
1,9 %
Loĝantaro2 082 370 (2012)
Loĝdenso81,0 loĝ./km²
HorzonoUTC+01:00
Interreta domajnomk
LandokodoMKD, MK
Telefona kodo389
Plej alta punktoMonto Korab
Plej malalta punktoRivero Vardar
Politiko
Politika sistemoRespubliko
ŜtatestroGjorge Ivanov
ĈefministroOliver Spasovski
Sendependiĝo disde Jugoslavio8-a de septembro 1991
Ekonomio
ValutoMakedona denaro(MKD)
MEPlaŭ 2011
– suma10,3 mld $
– pokapa?
Information icon.svg
v • d • r
La 12-an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko Nord-Makedonio(Република Северна Македонија). La nomo estas konfirmita per referendumo en Respubliko Makedonio kaj la parlamento de Grekio.[1] La nova nomo estis ekuzata en februaro 2019[2], ĝis tiam la lando uzis la nomon  Respubliko Makedonio (makedoneРепублика Македонија, Republika Makedonija) aŭ la nomon Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio (Поранешна Југословенска Република Македонија, Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonija).
Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun GrekioBulgarioSerbioKosovo kaj Albanio. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la regiono Makedonio, kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Skopjo, kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas KumanovoBitolaPrilep kaj Tetovo. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.


HistorioRedakti



En 1991 post la disfalo de socialisma Jugoslavio estis deklarita sendependeco de Makedonio. Kontraŭ la nomo de nova ŝtato elpaŝis Grekio, ĉar la saman nomon havas Greka provinco (Makedonio) kun la centro en la urbo Tesaloniko, kiu najbaras al la sendependa Makedona regno. La teritorio de la historia Makedonio nun apartenas al tri najbaraj ŝtatoj: Grekio, Bulgario kaj Respubliko Makedonio. 
La 26-an de februaro de 2004 mortis la ŝtatprezidanto Boris Trajkovski en aviadila akcidento.
Nord-Macedonio kandatiĝis esti membro de la Eŭropa Unio en 2004[3].

LoĝantaroRedakti



  • Loĝantaro: 2.119 mil (1995), inter ili - makedonoj (slavo) 63%, albanoj 25%, turkoj 5%.
  • Kredantoj: kristanoj (64,7%), islamanoj(33,3%), aliaj (2%)

KulturoRedakti



HeredaĵoRedakti


Ohrid
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda heredaĵo en Makedonio.
En la listo de monda heredaĵo de Unesko troviĝas unu makedona loko, Ohrid kaj ĝia lago.







https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Nord-Makedonio

No comments:

Post a Comment